WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
2 Reĝoj 6
27 - Li respondis: Se la Eternulo vin ne helpas, el kio do mi vin helpos? ĉu el la draŝejo aŭ ĉu el la vinpremejo?
Select
1 - La profetidoj diris al Eliŝa: Jen la loko, kie ni loĝas ĉe vi, estas tro malvasta por ni;
2 - ni iru do al Jordan, kaj ni prenu de tie ĉiu po unu trabo, kaj ni aranĝu al ni tie lokon, por tie loĝi. Li diris: Iru.
3 - Kaj unu el ili diris: Volu vi ankaŭ iri kun viaj servantoj. Kaj li diris: Mi iros.
4 - Kaj li iris kun ili. Kaj ili venis al Jordan kaj hakis arbojn.
5 - Kiam unu el ili faligis arbon, la hakilo falis en la akvon. Kaj li ekkriis kaj diris: Ho ve, mia sinjoro! ĝi estas ja prunteprenita!
6 - Kaj la homo de Dio diris: Kien ĝi falis? Tiu montris al li la lokon. Kaj li dehakis lignon kaj ĵetis tien, kaj la hakilo suprennaĝis.
7 - Kaj li diris: Levu ĝin. Tiu etendis sian manon kaj prenis.
8 - La reĝo de Sirio komencis militon kontraŭ Izrael, kaj konsiliĝis kun siaj servantoj, dirante: Tie kaj tie mi stariĝos tendare.
9 - Tiam la homo de Dio sendis al la reĝo de Izrael, por diri: Gardu vin, ke vi ne trapasu tiun lokon, ĉar tie staras la Sirianoj.
10 - Kaj la reĝo de Izrael sendis al la loko, pri kiu diris al li la homo de Dio kaj avertis lin, kaj li tie antaŭgardis sin ne unu kaj ne du fojojn.
11 - Maltrankviliĝis la koro de la reĝo de Sirio pro tiu afero; kaj li alvokis siajn servantojn, kaj diris al ili: Ĉu vi ne diros al mi, kiu el ni estas en rilatoj kun la reĝo de Izrael?
12 - Tiam diris unu el liaj servantoj: Ne, mia sinjoro, ho reĝo! sed la profeto Eliŝa, kiu estas en Izrael, raportas al la reĝo de Izrael eĉ tiujn vortojn, kiujn vi parolas en via dormoĉambro.
13 - Kaj li diris: Iru kaj rigardu, kie li estas, tiam mi sendos kaj prenos lin. Kaj oni sciigis al li, dirante: Jen li estas en Dotan.
14 - Tiam li sendis tien ĉevalojn kaj ĉarojn kaj grandan militistaron. Ili venis en nokto kaj ĉirkaŭis la urbon.
15 - Kiam la servanto de la homo de Dio frue matene leviĝis kaj eliris, jen militistaro ĉirkaŭas la urbon kun ĉevaloj kaj ĉaroj. Kaj lia servanto diris al li: Ho ve, mia sinjoro! kion ni faros?
16 - Sed li diris: Ne timu; ĉar pli multaj estas tiuj, kiuj estas kun ni, ol tiuj, kiuj estas kun ili.
17 - Kaj Eliŝa ekpreĝis kaj diris: Ho Eternulo, malfermu liajn okulojn, por ke li vidu. Kaj la Eternulo malfermis la okulojn de la junulo, kaj li ekvidis, ke la tuta monto estas plena de fajraj ĉevaloj kaj ĉaroj ĉirkaŭ Eliŝa.
18 - La Sirianoj venis al li. Tiam Eliŝa ekpreĝis al la Eternulo kaj diris: Frapu ĉi tiun popolon per blindeco. Kaj Li frapis ilin per blindeco, konforme al la vorto de Eliŝa.
19 - Kaj Eliŝa diris al ili: Ĝi estas ne tiu vojo kaj ne tiu urbo; sekvu min, kaj mi kondukos vin al tiu viro, kiun vi serĉas. Kaj li kondukis ilin en Samarion.
20 - Kiam ili venis en Samarion, Eliŝa diris: Ho Eternulo, malfermu iliajn okulojn, por ke ili vidu. Kaj la Eternulo malfermis iliajn okulojn, kaj ili ekvidis, ke ili estas meze de Samario.
21 - Kaj la reĝo de Izrael diris al Eliŝa, kiam li ekvidis ilin: Ĉu mi ne mortigu ilin? ĉu mi ne mortigu ilin, mia patro?
22 - Sed li diris: Ne mortigu; ĉu vi mortigas tiujn, kiujn vi kaptis per via glavo kaj per via pafarko? metu antaŭ ilin panon kaj akvon; ili manĝu kaj trinku, kaj ili iru al sia sinjoro.
23 - Kaj li faris por ili grandan tagmanĝon, kaj ili manĝis kaj trinkis, kaj poste li ilin forliberigis, kaj ili iris al sia sinjoro. Ne venis plu taĉmentoj de Sirianoj en la landon de Izrael.
24 - Post tio Ben-Hadad, reĝo de Sirio, kolektis sian tutan militistaron, kaj iris kaj eksieĝis Samarion.
25 - Estis granda malsato en Samario. Kaj ili sieĝis ĝin tiel longe, ĝis kapo de azeno ricevis la prezon de okdek sikloj, kaj kvarono de kab�o da sterko de kolomboj la prezon de kvin sikloj.
26 - Unu fojon la reĝo de Izrael iris sur la murego, kaj iu virino ekkriis al li, dirante: Helpu, mia sinjoro, ho reĝo!
27 - Li respondis: Se la Eternulo vin ne helpas, el kio do mi vin helpos? ĉu el la draŝejo aŭ ĉu el la vinpremejo?
28 - Kaj la reĝo diris al ŝi: Kio estas al vi? Ŝi respondis: Ĉi tiu virino diris al mi: Donu vian filon, por ke ni manĝu lin hodiaŭ, kaj mian filon ni manĝos morgaŭ.
29 - Kaj ni kuiris mian filon kaj formanĝis lin; sed kiam mi diris al ŝi la sekvantan tagon: Donu vian filon, por ke ni lin manĝu, ŝi kaŝis sian filon.
30 - Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la virino, li disŝiris siajn vestojn, irante sur la muro; kaj la popolo vidis, ke subveste sur lia korpo estas sakaĵo.
31 - Kaj li diris: Tion kaj pli faru al mi la Eternulo, se la kapo de Eliŝa, filo de Ŝafat, restos sur li hodiaŭ.
32 - Dume Eliŝa sidis en sia domo, kaj la plejaĝuloj estis ĉe li. La reĝo sendis de si homon. Antaŭ ol la sendito venis al li, li diris al la plejaĝuloj: Ĉu vi vidas, ke tiu filo de mortigisto sendis, por depreni mian kapon? rigardu, kiam venos la sendito, fermu la pordon kaj forpuŝu lin per la pordo; la sono de la piedoj de lia sinjoro aŭdiĝas post li.
33 - Dum li estis ankoraŭ parolanta kun ili, jen la sendito venis al li; kaj li diris: Jen tia malbono venas de la Eternulo! kion mi ankoraŭ povas atendi de la Eternulo?
2 Reĝoj 6:27
27 / 33
Li respondis: Se la Eternulo vin ne helpas, el kio do mi vin helpos? ĉu el la draŝejo aŭ ĉu el la vinpremejo?
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget